Delira intervjuo de Gian Carlo Fighiera

HeKo 534 9-B, 24 jun 13


S-ro Gian Carlo Fighiera ĵus aperigis deliran intervjuon en la skandala retgazeto “Libera Folio”. Parto de tiu deliro estas la falsa informo (sed la redakcio de LibFol kutimas mensogi aŭ mistifiki) ke la gazeto “Heroldo de Esperanto” estus proprieto de la Esperanta Civito, kvankam ĝi estas proprieto de LF-koop.

Kontraŭ pirataj eldonoj kaj misuzo de la nomoj de siaj periodaĵoj, LF-koop jam admonis per gazetara komuniko.

Kooperativo de Literatura Foiro atentigas nun kaj s-ron Fighiera kaj liajn eventualajn komplicojn ke denunco ne estus evitebla, en kazo de pirata eldono. La eventuale koncernata eldonanto estu singarda, ĉar ĝi riskas eĉ pli ol Fighiera mem.

Cetere, HdE ĉeestos per propra korespondanto la Universalan Kongreson en Islando: al li UEA agnoskis, kiel kutime kaj dankinde, senpagan aliĝon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.