Demento post misfamigo pri MEF

HeKo 329 6-B, 6 maj 07

Mi konsideras iom insida la komenton* pri la malapero de la retejo de Meksika E-Federacio post ties aliĝo al la Esperanta Civito. Kiel fondinto kaj respondeculo de la retejo, mi povas aserti ke temas pri du tute nerilatitaj aferoj.

La retejo ĉesis funkcii pro teknikaj kaj personaj kaŭzoj, kaj mi ĝojas anonci ke espereble denove funkcios venontan semajnon. La aliĝo al la [Pakto por la Esperanta] Civito estas alia afero, kiu certe meritas plian analizon ol kiun mi povus fari ĉi tie.

Jorge Luís Gutierrez, Cuernavaca

* La misfamigan komenton aŭtoris Kalle Kniivilä en sia skandalisma retgazeto. MEF (kies membro s-ro Gutierrez ne estas jam de kelkaj jaroj, kvankam li aktive partoprenis en ĝia fondo, en 1996) petis aliĝon al la Pakto en 2005.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.