Destresa la kvara tago de Kultura Esperanto-Festivalo

HeKo 916 2-B, 29 jul 26

Tagmeze agrabla pikniko sur la supro de monto, post grimpado sur pado borderita de lignaj skulptaĵoj fare de talenta amatoro, en la proksimeco de La Sagne (Sanjo); posttagmeze interesa vizito en la unusola muzeo pri torfejoj, plus prelego kaj kanta ateliero en aneksa, bone ekipita salono.

Cesco Reale prelegis pri la temo “De hieroglifoj al emojoj”. allogante eĉ la kvar oficistojn de la muzeo, kvankam ili ne parolas esperanton. La duo Kajto gvidis kantan atelieron laŭ sia verviga profesieco. Reĝisoro kaj produktisto Aleksej Salomatov prezentis la Finnlandon de Raita Pyhälä “Saliko” en profesie realigita filmo.

La kvara tago de KEF estis destresa, sed ankaŭ produktiva: ekstis interalie nova projekto en la kampo de strategiaj ludoj per esperanto. Kaj ĉiam gastronomie sukcesa.

— STELO/KCE
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.