Destresi sin en klerige agrabla etoso: Lingva Kolokvo en KCE

HeKo 762 1-B, 30 apr 21

Dekduo da partoprenantoj reale, plus aliaj virtuale, debatas pri terminologio dum kvar tagoj en Ĉaŭdefono, okaze de la 7a Lingva Kolokvo organizita de Kultura Centro Esperantista (28 aprilo — 2 majo 2021). La klerigaj prezentoj alternas al komitatkunvenoj kaj asembleoj, de KCE, LF-koop, IIC kaj la LF-redakcio. Rimarkindaj la gastronomiaj paŭzoj: la Esperanto-Domo en Svislando estas unu el la lokoj kie oni manĝas plej bone, en Esperantio.

Prelegas Jordan Aikins, Lorena Bellotti, Daniele Binaghi, Alessio Sacha Giordano, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer, Paola Tosato. Okazas libroprezentoj (hodiaŭ oni tostis per ŝaŭmvino al la lasta verko de Giorgio Silfer “Verda stelo kaj roza triangulo”), projekciado de raraj filmoj en esperanto, ekskurso kaj muzea vizito kaj la aluditaj kunvenoj.

En la fokuso estas debato pri la lanĉota Esplora Instituto de Esperantologio, pri kiu morgaŭ decidos la Asembleo de KCE, tuj post ceremonio honore al la forpasinta c-ano Jean-Jacques Lavanchy. La libereco en la movoj en Svislando favoras etoson kie la homoj destresas sin.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.