Detale pri literaturaj prelegoj en Israelo

HeKo 461 1-B, 21 nov 10

Kiel anoncite, Giorgio Silfer prelegos baldaŭ en Israelo. Li vojaĝos al la Sankta Lando ne kiel reprezentanto de la Esperanta Civito, escepte de unu renkonto en diplomatejo ekster la israela jurisdikcio. Kompreneble li renkontos ankaŭ la lokajn Esperantianojn, kun kiuj li parolos interalie pri la rezolucio unuanime aprobita de la Civita Senato, koncerne Palestinon.

Kiel reprezentanto de Esperanta PEN-Centro d-ro Silfer prelegos pri la esperanta novelarto, ĉe la Tel-Aviva Esperanto-Klubo mardon la 30an de novembro, ekde 18h00. Sekvos komuna vespero kun la interesatoj.

En la sama ofico li intervenos du fojojn ĉe la internacia porpaca konferenco sub la aŭspicioj de la magistrato de Hajfo kaj de Franclingvio: ambaŭ intervenoj okazos mardon la 2an de decembro, je la 9h30-10h30, respektive je 12h00-13h00, kadre de ronda tablo en kvar lingvoj, respektive de poezia deklamado, ĉe la kinoteko de la Karmela Centro en Hajfo.

Dum la poezia deklamado Giorgio Silfer prezentos specimenon el la arto de Marjorie Boulton, kandidatigita de la Esperanta PEN al la literatura Nobel-premio. Sekvos renkonto kun la loka esperantistaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.