Antaŭ la hieraŭa fermo de la forumokonsulto de la direktivo proponita de c-ano Jean-Sacha Barikumutima (AEI) nur unu kritiko estis registrita, formulita de c-ano Giacomo Comincini (LF): ne devontigi la paktonton aneksi al sia petskribo la liston de la establanoj kiuj deziras peti la esperantan civitanecon.
Nome de la kunproponanta HdE, c-ano Giorgio Silfer ne adoptis la amendon, ĉar la aneksaĵo preventus kontestadon pri (ne)petita (la asemblea protokolo estas jure valida akto), kaj ĉar ĝi ne ŝarĝus duan buraliston per ekstra tasko (ĉio irus rekte al la matrikulisto).
La Konsulino rimarkigis ke la amendo estas tamen diskutebla de la Forumo mem en decembro, se la LF-reprezentanto formaligas ĝin post la forumokonsulto.
La direktivopropono eniris do la tagordon de la Forumo.
Aldonu komenton