Diversaj projektoj por la norda legacio

HeKo 712 2-C, 19 jun 19

La Konsulo renkontis hodiaŭ en Stokholmo diversajn aktivulojn, unuavice la legacian asistanton, Bertil Nilsson. Kun ili kaj kun la vickonsulo pri informado okazis konsultiĝo pri diversaj projektoj.

Interalie c-ano Nilsson okupiĝos pri la svedigo de la verko “Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo”. La eldono estos preparata kunlabore kun Esperanta PEN-Centro.

Alia temo estis la financado de la eldono de la korespondaĵoj inter Stellan Engholm kaj Leen Deij. Pri la projekto promesis helpon funkciulo aktiva en la laborista esperanto-movado, al kiu apartenis ambaŭ verkistoj.

Kun la direktoro de la biblioteko de Solidardomo, kie situas la norda legacio de la Esperanta Civito, estis difinita la procedo por la integrigo de la socikultura libraro en esperanto kaj aliaj lingvoj. Pri tiu libraro helpos ankaŭ stokholma esperantistino.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.