Diversaj varoj kaj servoj en la ĵusa Kapitula kunsido

HeKo 920 6-C, 24 sep 26

Hieraŭ telekunsidis la Kapitulo de la Esperanta Civito sub la prezido de la Konsulino, sen. Lorena Bellotti, en ĉeesto de ĉiuj vickonsulo escepte de c-ino Viviana Piccinini, vickonsulo pri bibliotekoj. C-ano Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj, nur mallonge povis partopreni.

Kiel vickonsulo pri internaj aferoj sen. Manuela Blanco raportis pri sia misio en Bulgario dum la tre agrabla aranĝo DARE; gravaj aktivulinoj ricevis klarigojn kaj dokumentojn pri la Pakto. La kongresa buroo ĝojas informi ke al la ĉi-jara NaturAmika KulturSemajno de ENa aliĝis pli ol kvardek personoj, do la duoblo de la antaŭaj jaroj. La oficialaj insignoj de la Esperanta Civito estas produktitaj kaj formale liveritaj dum la Parlamenta sesio.

C-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado, estas preparanta bonvenigan manlibreton por la civitanaro, kun bazaj informoj pri la konsorcio. La Konsulino ŝatus similan informilon ankaŭ por paktontaj establoj. Estas subsidue ellaborata informa dokumento por la Parlamenta sesio en Malago, distribuota fare de ENa.

Sen. Alessio Giordano, vickonsulo pri klerigado, anoncis ke la venonta Internacia Junulara Festivalo gastigos la premieron de Historio de la esperanta literaturo (dua eldono), en ĉeesto de la kunaŭtoroj kaj lokaj aŭtoritatoj. Estas subtenata la scienca seminario pri idologio, fare de nia paktinto Centro de Interlinguistica, en Pavio 23 novembro 2026; kunlaboras la itala sekcio de TEJO. Grafike pretas ankaŭ la nova modelo de legitimilo: la Kapitulo diskutis pri diversaj detaloj kaj konsultos la uzantojn.

— Unua Vickonsulo
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.