Domajna ekspansio por la Esperanta Civito

HeKo 782 4-C, 25 feb 22

Danke al mecenato en Hungario, la Esperanta Civito ĵus akiris la domajnon www.esperantio.org, paralelan al la tradicia www.esperantio.net. Dum pli ol dudek jaroj la ĵus akirita domajno apartenis al “Esperanto” Radikala Asocio, kiu lastatempe ne renovigis la abonon. Laŭ la vickonsulo pri informado, la dua domajno pormomente ne estos uzata, sed okazos aŭtomata devojigo al la unua. Unuflanke la akiro preventas piratadon aŭ misfamigon, aliflanke la nova domajno povos utili kiel rezerva kaze de problemoj kun la unua provizisto.

Ĝuste ĉi-lasta nun modifas sian platformon. La gecivitanoj kiuj administras propran retadreson bonvolu plenumi la instrukcion ricevitan de la provizisto. Kaze de bezono ili povas peti helpon ankaŭ tra la adreso de nia redakcio. Manke de interesiĝo flanke de la koncernato, ties retadreso estos eliminita. Diskut- kaj dissendolistoj bezonas neniun aktualigan intervenon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.