Du establoj sin prezentos en la Virtuala Movada Foiro

HeKo 893 4-A, 12 nov 25

Literatura Foiro kaj Esperanta Naturamikaro partoprenos la 6an Virtualan Kongreson de Esperanto, rete organizatan de UEA komence de decembro, por prezenti sian historion, aliron kaj agadon. Tion ili faros dum la Virtuala Movada Foiro, okazonta la 4an de decembro, danke al prelegoj de siaj propraj delegitoj: c-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini por LF, c-ano Carlos Spinola por ENa.

Ekde 2020, en plena pandemia epoko, UEA kunvokas, fine de la jaro, tiun Virtualan Kongreson, danke al kies interreta formato aliĝas multaj samlingvanoj. Pastintjare, ekzemple, partoprenis pli ol 1200 homoj, dum ĉi-jare jam aliĝis 630, inter kiuj aperas civitanoj de nia konsorcio. Laŭ la eventa retejo, ĉefgvidas la organizteamon la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. La programon kunordigas la Kongresa Oficisto de TEJO kaj Administra Subtenanto de UEA, Albert Stalin Garrido. La retejon funkciigas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de Eurokka/Vinilkosmo.

La evento promesas interesajn interŝanĝojn por la partoprenonta esperantistaro, tial prezentoj pri la kultura kaj organiza filozofio de du raŭmisme orientitaj establoj certe kontribuos al tiu sukceso. 


 

— Giacomo Comincini

Komentoj

c-ano Giorgio Silfer

13a Nov 2025 Ĵaŭ - 03h59

Laŭ la oficiala statistiko, Virtuala Kongreso de UEA estas pli kaj pli malgranda. En 2020 aliĝis 2.006 personoj; 2021: 1.853; 2022: 1.482; 2023: 1.295; 2024: 1.256. La malkreskon emfazas la fakto ke foje ĝi koincidis kun Retoso, analoga virtuala kongreso (de TEJO), kiu ĉi-jare sola trafis minusrekordon de nur 121 aliĝoj! Ĉu vere la esperantistaro ŝatas kongresi virtuale?

Anonima

13a Nov 2025 Ĵaŭ - 07h45

Eble la esperantistaro ne plu ŝatas kongresi virtuale, sed la Civito devus esti tie, kie estas esperantistoj, do ankaŭ en la Virtualaj Kongresoj dum ili okazos, kaj eĉ ankaŭ en Universalaj Kongresoj.

c-ano Giorgio Silfer

13a Nov 2025 Ĵaŭ - 15h31

Kie estas la esperanta kulturo, tie estas la Esperanta Civito. Kaj inverse,

Anonima 2

13a Nov 2025 Ĵaŭ - 15h58

Sufiĉas ke sinjoro Silfer partoprenu necivitan eventon por vidi ke la E-kulturo estas ankaŭ tie, kie malĉeestas la Civito – kaj ne, sendi civitanon al alies evento ne signifas ke la Civito estas tie, ĉar se jes oni povas diri ke ankaŭ UEA estas tie, kie estas kulturo, pere de siaj membroj.

Same kiel la E-mondo ne estas nur UEA, ankaŭ la E-kulturo ne estas nur monopolo de la Civito, ĉar kulturo apartenas al neniu kaj ne povas esti ligita al institucio kiu ĝin reprezentu.

Cetere, eĉ se vi pravus, ĉu vi kredas ke tiu aserto konvikus homojn proksimiĝi al la Civito? Respondas mi: ne. Ĝi estas nur snobeca kaj elitisma. Kulturon oni ne reklamas publike, oni kulturas en silento: pri ĝi atestas la atingitaj rezultoj, ne tiaj senfundamentaj asertoj.

Monopoligo de kulturo egalas al ĝia mortigo.

c-ano Giorgio Silfer

13a Nov 2025 Ĵaŭ - 17h31

Dependas de tio kion oni volas kompreni per esperanta kulturo. Partopreni en UEA-kongreso signifas ankaŭ akcepti la deliktojn en la historio de UEA: nazio kiel vicprezidanto elektita en 1934 anstataŭ Edmond Privat, amiko de Gandhi; alta protektado de ĉefgeneralo Francisco Franco en 1968; apogo al puĉo en Pola Esperanto-Asocio en 1985, kredante savi la jubilean kongresegon; kaj tiel plu. En tia esperanta kulturo mi persone ne volas komplici. La esperanto-mondo estas varia, jes ja, sed ne ĉiu havas skeletojn en sia ŝranko, male al UEA.

Anonima

13a Nov 2025 Ĵaŭ - 22h05

Ne forgesu pli freŝan skeleton: la UK’on en Tanzanio, kiu enkarcerigas gejojn ĝis 30 jarojn! Ups! Aŭ tamen forgesu, ĉar la Civito kongresos en Burundo! Almenaŭ tie gejoj estas punataj nur du jarojn… Leciono: se la Civito volos eliri el Eŭropo kaj fariĝi universala kiel la UK, ankaŭ ĝi devos makuli sin.

Marek Bamberski

13a Nov 2025 Ĵaŭ - 20h13

La historio de la E-movado estas historio de frakciaj luktoj, rivalecoj inter personaj ambicioj kaj vizioj de aktivuloj, kiuj, pli aŭ malpli idealisme, deziras gvidi siajn disĉiplojn ( aŭ “ŝafaron”). Antaŭ nelonge ĉi tie estis menciita András Cseh. Post la Unua Mondmilito, kaj precipe post la morto de Hector Hodler en 1920, András Cseh estis unu el la plej signifaj figuroj en la E-movado. Poste, dum sekvaj 10 jaroj, lia kunlaboro kun UEA estis preskaŭ idilia, lakto kaj mielo… Pograde ĉio komencis ŝanĝiĝi. Konflikto de interesoj, konflikto de vizioj kaj strategioj estis neevitebla kaj nesupersaltebla. En 1930, Cseh iris sian propran vojon, kune kun Julia Isbrücker kaj ŝia edzo, ili fondis la Internacian Cseh-instituton (poste Internacia E-Instituto). Ekde tiam ĝis sia morto en 1979, la rilatoj inter András Cseh kaj UEA similis al tiu de la E-Civito kaj Giorgio Silfer kun UEA hodiaŭ.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.