Du festoj, du domoj, unu Zamenhofo

HeKo 896 2-B, 7 dec 25

Ĉi-jare la Tagon de la Esperanta Kulturo festos Esperanta Naturamikaro la 14an de decembro kaj Kultura Centro Esperantista la 15an de decembro, en la naturamika Esperanto-Domo de Malago respektive la helvetia Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono.

La malaga festo ekos je la 17h00, dum la ĉaŭdefona je la 19h30: teo kaj biskvitoj en la unua kazo, fonduo kun neŭŝatela vino en la dua, agrabla babilo pri la kulturaj atingoj de Esperantio en ambaŭ, danke al gec-anoj Carlos Spinola kaj Manuela Blanco en la unua, gec-anoj Perla Martinelli kaj Alessio Giordano en la dua.

Okazos telematika saluto inter ambaŭ domoj, kaj ankaŭ kun la geamikoj kiuj okupiĝas pri la Tanganika kaj pri la Skandinava Esperanto-Domoj. Sen. Blanco resumos sian prezenton pri ENa kaj sen. Giordano la sian en la ĵusa virtuala kongreso de la Universala.

La portreto de Zamenhof en la afiŝoj de ambaŭ festoj estis desegnita de sen. Tihomir Lovriĉ, la valora ilustristo de la komiksa albumo “Esperantio vivas”, verkita de Nicolas Vanof.

 

— ENa-sekretario, KCE-sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.