Du novaj projektoj de Civila Esperanta Servo

HeKo 910 2-B, 22 maj 26

Ĉu unua staĝo sub la signo de Ruĝa Kristalo? Kadre de sia strebo al la formado de volontuloj, Civila Esperanta Servo planas organizi kurson pri unua helpo en esperanto, fare de profesiulo el Germanio, s-ro Frank Lappe; probable tiu kurso okazos dum venonta deĵorpatrolo ie (Lesjoforso, Ĉaŭdefono, Malago, Bujumburo…). 

Alia projekto de CES estus la kreo de amuza (mem)lernilo por rekrutoj ne scipovantaj esperanton. La teksto enhave konformus al la celoj de CES kaj al LTSEC, kun aldono de diversaj utilaj partoj (ekzemple kantoj, tre konciza historio de SCI, konsultendaj dokumentoj…). Por la grafiko oni pensas pri la desegna mano de c-ano Tihomir Lovriĉ (mem pacisto en CES), por la cetero sen. Alessio Giordano kaj c-ano Giorgio Silfer volonte helpus.

La nova lernolibro inspiriĝus parte al “Ĉu vi parolas tendare?”, parte al kurso por skoltoj, parte al seshora kurso por komencantoj, uzata dum la Esperanto-Rendevuoj de LF-koop por la A-grupo.

— CES-komisaro
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.