Du senataj sesioj en 2013

HeKo 526 2-C, 12 feb 13

En la nuna jaro la Senato de la Esperanta Civito kunvenos du fojojn. Unue en Budapeŝto la 24an de majo 2013: tion decidis la Konsulo, ĵus konsultinte la grupestrojn, laŭ la senata reglamento. Ĉi tiu senata sesio ne akompanos ankaŭ foruman, nome la alia branĉo de la Parlamento ne kunvenos en Budapeŝto.

Parlamentaj sesioj (kaj de la Senato kaj de la Forumo) okazos en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, en novembro 2013, okaze de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto kaj de la 4a Afrika Esperantologia Semajno.

La tagordoj de la diversaj sesioj estos ĝustatempe komunikitaj al ĉiuj geparlamentanoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.