En novembro 1939 Sovetunio agresis Finnlandon, kiu rifuzis cedi al Stalin parton de sia teritorio: Finnlando sin defendis kuraĝe kaj sagace, ankaŭ helpe de terure frosta vintro, sed en marto 1940 kapitulacis kontraŭ kvante tro forta malamiko; intertempe la okcidenta fronto vivis sian drolan militon, kun francoj kaj britoj kantantaj dulingve: “Ni pendigos niajn lavitaĵojn ĉe linio Sigfrido”…
En novembro 2025 Ukrajno devas elekti inter cedo al la Rusio de Putin aŭ daŭrigo de milito sen potenca aliancano, kiu nepre volas haltigi ĝin. La decido povas kuntreni skismon inter eŭropanoj kaj usonanoj, interne al NATO.
La klaŭzoj de la plano Trump similas al kapitulaco por Kievo: ili konvenas al Moskvo. Sed ankaŭ la plua rezisto de Zelenskij konvenus al Putin: ne tiom pro la nur prokrastita kapitulaco, kiom pro la fendo ene de la iama okcidenta bloko.
La geopolitika strategio de Usono inkludas nun aliajn prioritatojn ol solidari kun la eŭropaj partneroj, jam brutale frapitaj de la akciza ĉantaĝo de Trump. Sed tiu strategio enhavas siajn riskojn, kaj en kazo de fiasko povus renoviĝi aliancoj kaj rekomenciĝi la milito, kiel en somero 1941…
Eble konvenus akcepti batalhalton kiu probable riveliĝus nur prologo al pli granda kaj sanga akto.
Aldonu komenton