E-S-P-E-R-A-N-T-O en Euronews

HeKo 431 8-A, 4 apr 10

Laŭ sia promeso, c-ano Gianni Conti gvidis ankaŭ ĉi-Paske la literulojn kiuj ĉeestas la eventon en placo Sankta Petro en Romo, finiĝantan per la bondeziroj de la katolika papo en multaj lingvoj. Benedikto XVI klare prononcis “Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta!” preskaŭ fine de la longa listo de koncizaj bondeziroj, kie iom detale li parolis nur en la nederlanda, dankante pro la belaj tulipoj donacitaj por ornami la placon.

La ekspedicio estis aparte malfacila ĉi-jare, pro la densa pluvo. Sed la penon de nia nelacigebla Gianni Conti kaj liaj gekunlaborantoj rekompencis la atento de la televizio pri la alte levitaj kaj bele videblaj literoj E-S-P-E-R-A-N-T-O: la scenon spektis ĉirkaŭ miliardo da homoj en la mondo, al kiuj aldoniĝis la multaj milionoj kiuj sekvis televidajn novaĵojn. En Eŭropo estis speciale grava la multlingva elsendo “Euronews”, kiu proponis al la spektanto, kiel bildan akompanon al la konciza informo, nur du momentojn el la bondeziro: en la vjetnama kaj en nia lingvo.

La ĉi-jara celebrado de la paska festo disvolviĝis en tre delikata momento por la katolika eklezio kaj por ĝia gvidanto, pro la kreskanta skandalo de samseksemaj pastroj kiuj kulpas pro pedofiliaj krimoj. Ĉu eble la floroj el Nederlando enhavas implican mesaĝon? De floribus non est disputandum.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.