Eblas erari, sed necesas ne persisti

HeKo 473 3-A, 11 mar 11

Batali kontraŭ la Esperanta Civito neniel signifas ke viaj instigantoj poste dankos vin. La plej trafa ekzemplo estas tiu de s-ro Martin Schäffer.

Dum kongreso de Meksika Esperanto-Federacio li faris longan pledadon kontraŭ c-ano Luis Raudón por ke MEF eliru el la Pakto. Neniu eksiĝopeto estis poste liverita al la Kortumo, tiel ke MEF daŭre estas paktinta establo. Sed eĉ se tio estus liverita, kian rekompencon ricevus s-ro Schäffer, aginta nome de d-ro Renato Corsetti?

Unue, lian (fakte saĝan) proponon krei Amerikan Oficejon de Universala Esperanto-Asocio la estraro de UEA rifuzis. Se la proponinto esperis per kontraŭcivita pledo krei al si bildon de lojaleco al la finkvenkistoj, la rezulto estis por li negativa.

Due, s-ro Schäffer kandidatiĝis al la estraro de UEA. La elektokomisiono (prezidata de d-ro Corsetti) rifuzis lian kandidatiĝon. Li tamen estintus organize kapabla estrarano.

Trie, dum la havana UK s-ro Schäffer, kiel UEA-komitatano, proponis ke “ke estonte nur unu triono de la heredaĵoj kaj legacoj iru al la ĝenerala kapitalo kaj ke la resto iru al fondaĵo por informado, instruado, junularo kaj regiona agado, kies interezoj nutru projektojn sur la menciitaj kampoj”. D-ro Corsetti dronigis la fiŝon decidigante la Komitaton, ke la proponon trastudu la financa komisiono de la asocio. Tiu komisiono en novembro 2010 malaprobis ĝin, eĉ ne informante s-ron Schäffer: necesis lia urĝigo en marto 2011 por ekscii la decidon. La propono de s-ro Schäffer estis tamen sagaca.

Ankaŭ seriozaj homoj povas foje erari. La Esperanta Civito ne rifuzas anticipe la kunlaboron de erarintoj, se ili konscias pri sia eraro: iliaj ideoj estas bonvenaj por kune konstrui la novan Esperantion.
Ĉiukaze, oni meditu pri la supra ekzemplo. Ĝi estas nur unu el la pluraj jam registritaj. Batali kontraŭ la Esperanta Civito ne helpas karieri en UEA: eĉ male.

Komentoj

Martin Schäffer

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 23h34

Mi ĉiam prezentis mian propran opinion pri la fenomento “Esperanta Civito” kaj kompreneble ne estis tiel, ke mi volis ies dankon. La frazo “li faris longan pledadon kontraŭ Luis Raudón” vekas la impreson ke mi estas kontraŭ Luis. Tio tute ne estas vero! Luis Raudón estas persono, kiun mi alte estimas kaj kiu laboris kaj daŭre laboras por la disvastigo de Esperanto. Tio ne signifas, ke niaj opinioj ĉiam devas esti la samaj. Tute malvera estas la frazoparto, ke mi estis aginta nome de Renato Corsetti. Tiel ne estas! Mi havas mian propran starpunkton, se mi venas al iu konkludo kaj mi honeste agas.

Gloso de la redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 23h34

Ni konfirmas, ke komence de majo 2008 en Aguascalientes okazis publika pledado de s-ro Schäffer kontraŭ la eliranta prezidanto de MEF pri la Pakto. Pri la aliĝo de MEF al la Pakto HeKo ree aperigos informon tuj post la difino de la koncerna statuso inter la legitimitaj instancoj de MEF kaj de la Esperanta Civito. Aliloke, estas interese legi la negativan opinion de s-ro Schäffer pri la nuna UEA.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.