EEU asembleos en Kaiserlautern

HeKo 424 8-A, 19 feb 10

Okazos en Kaiserlautern, koincide kun la komuna germana-franca esperanto-kongreso 20-24 majo 2010, la eventuala finkalkulo pro la dokumento kiun Eŭropa Esperanto-Unio sendis al la Komisiono de EU, kun negativa sinteno pri Islamo en Eŭropo (sed ne pri la muzulmanoj, nome pri la specifa etno religie islama vivanta en Bosnio).

Fakte dum sia kunveno en Bruselo pasintan sabaton, tuj antaŭ la starto de la atako en “Libera Folio” kontraŭ EEU ĝenerale kaj la EEU-sekretario aparte, la estraro de Eŭropa Esperanto-Unio decidis kunvoki la asembleon de la landaj asocioj al tiu germana urbo.

Ŝajnas ke EEU kutimis repagi la kostojn de tiuj delegitoj, ĉar ĝia sekretario, Zlatko Tišljar, nun atentigas ke “ĉi-jare EEU ne ricevis subvenciojn kaj tial ĝi ne povas kovri eĉ parton de la kostoj”. La tagordon kaj dokumentaron li dissendos kvar semajnojn antaŭ la kongreso.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.