EIE, katedro pri literaturo, unua semestro 2025/26

HeKo 873 5-B, 13 maj 25

Per la aliĝo de kvin personoj, kiuj promesis sekvi ankaŭ la ĉiusemajnan telematikan lekcion kaj studi hejme ĝis la fino de 2025, estas garantiita la komenco de la unua kurso pri la esperanta literaturo ĉe Esplora Instituto de Esperantologio. Aliaj aliĝontoj estos bonvenaj, laŭ la sekvaj kondiĉoj:
1) reala partopreno en la unua semajno, en Ĉaŭdefono, 5-11 aŭgusto 2025;
2) telematika partopreno kaj hejma studado ĝis Novjartago 2026;
3) almenaŭ diplomo B2 (oni donas la preferon al C1) laŭ LTSEC; se vi ne havas jam, eblas diplomiĝi antaŭe aŭ peti la ekvivalentigon.

Dum la semajno en KCE la kurso okazos laŭ la sekva horaro: matene 8h45 — 11h15 (paŭzo 9h55 — 10h05) / posttagmeze 15h45 — 18h15 (paŭzo 16h55 — 17h05). Libroj, periodaĵoj kaj alia didaktika materialo estos surloke je dispono. Docento: Giorgio Silfer.

(kce)
 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.