EIE-Komitato kunsidos en Svislando post du monatoj

HeKo 912 7-B, 11 jun 26

La Komitato kaj la docentaro de Esplora Instituto de Esperantologio kunsidos per komuna seanco ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, 20 aŭgusto 2026, por pritrakti precipe la didaktikan aktivecon de EIE dum la akademia jaro 2026/27 kaj proponon pri kunlaboro peratan de c-ano Giacomo Comincini el Japanio.

La kunsido ne okupiĝos pri la flegado de Skandinava Esperanto-Domo, ĉar tiu temo estas zorgo de fonduso Pro Esperanto, kiel regio de ĉiuj nemoveblaĵoj ene de direktivo Maĝarova. Bonŝance en la Esperanta Civito la domoj restas rimedo kaj ne misevoluas al celo.

Intertempe kompletiĝas la rekuperado de la nemoveblaĵoj en Lesjoforso, danke al la deĵorpatrolo de Civila Esperanta Servo: c-inoj Manuela Blanco kaj Viviana Piccinini, s-ro Arno Lagrange.

— EIE-Komitato
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.