Esplora Instituto de Esperantologio ĝojas anonci la kurson de prof. Ilona Koutny por la katedro de lingvistiko: temas pri unusemestra kurso pri esperanta lingvistiko, kiu ekos per la semajno 17-22 aŭgusto 2026 en la Helvetia Esperanto-Domo de KCE kaj daŭros telematike laŭ kalendaro fiksota de la docentino kun la studentoj (principe duhora lekcio en ĉiu dua semajno).
La programo artikiĝas en sep partoj: Fundamento de esperanto (gramatiko, leksiko); Elparolo de esperanto – sonscienco: fonetiko kaj fonologio; Morfologio; Vortkategorioj – sinetio; Sintakso; Semantiko, leksikologio; Pragmatiko de esperanto – lingvouzo internacie.
En la unua semajno de aŭgusto disvolviĝos samloke la komenco de la dusemestra kurso pri la esperanta literaturo, kies docento estas d-ro Giorgio Silfer.
Informas: institut [ĉe] esperantio [punkto] net (institut[at]esperantio[dot]net) / https://kulturservo.esperantio.net/
Komentoj
30a Nov 2025 Dim - 14h37
Estimata,
Ĉu eblos aliĝi al la supre indikita lekcio-serio, aŭ laŭ invito partoprenos la partoprenontoj? Temas pri ambaŭ kazoj mia demando.
Amike kaj civitane salutas,
Anna Bartek/Anjo Amika
01a Dec 2025 Lun - 05h05
Eblas aliĝi tra https://kulturservo.esperantio.net/evento/esperanta-lingvistiko-202627-unua-semestro Nur la unua semestro de la kurso pri literaturo okazis laŭ invito, pro sia eksperimenteco (kaj tial senpaga). Ekde 2026 ekzistos partoprenkotizoj. Ekde 2027 ankaŭ diplompostulo, probable.
Aldonu komenton