Ekas la draste magriga dieto por British Council

HeKo 906 1-B, 7 apr 26

Kiel anoncite en la pasinta novembro, por eviti bankroton British Council draste reduktos sian personaron tra la mondo, averaĝe je 15%, kun rekordo de 80% en Italio (120 el 150 laborpostenoj): tio rezultas el la tranĉoj en la buĝeto de la registaro de Lia Brita Reĝa Moŝto kaj precipe el ŝuldo kaŭzita de antaŭa registaro.

Fakte sub la konservativa ĉefministro Boris Johnson la institucio ricevis 197 milionojn da pundoj kiel kontribuon pro la pandemio, sed tuj transformitan al prunto je normala interezo, tiel ke al la amortizo aldoniĝas dek kvar milionoj jare. Aliflanke la registaro regule subvenciadas, sed nun ĝi decidis trion-fermi la kranon: de 160 al 110 milionoj da pundoj. Analogaj tranĉoj koncernas BBC, la faman brodkaston.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”, aprilo 2026 

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.