Ekas la Literatura Kafejo en Budapesto, 2015

HeKo 570 3-B, 15 jan 15

Post la decembra paŭzo, kiu hazarde koincidis kun la ekoficado de la nova direktorino de la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto, hodiaŭ okazis la unua ĉi-jara Literatura Kafejo de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro.

La fonduma prezidanto de FAR, c-ano György Nanovfszky, enkondukis la gaston, kiu ĉi-foje ne estis verkisto, sed Iván Bujdosó. Al ne multnombra, sed tre interesata publiko li parolis pri “La Esperanto-fako de ELTE kaj kelkaj kromrikoltoj”. La fako, sub la gvido de István Szerdahelyi, startis dum la akademia jaro 1966/67, sed la streboj kiuj kondukis al la decido de la Senato okazis jam en 1965: oni povas diri ke FAR inaŭguris jubileon.

Bujdosó parolia pri “portempa fina venko en Hungario”. Li faris bilancon pri la instruado de nia lingvo: Kiel elformiĝis la instruistaro? Kursoj kaj ekzamenoj. ITK ekzamenejo de ELTE ktp.

La venonta Literatura Kafejo (jam 21a!) okazos 19 februaro 2015: gastos Vilmos Benczik, pri la esperanto-eldonado en Hungario dum la 1970aj kaj 80aj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.