Ekas la preparo al la dua verkistina ateliero

HeKo 458 8-B, 24 okt 10

Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Agneta Emanuelsson, Judit Felszeghy, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack, Lenke Szász kaj Etel Zavadlav estas akceptitaj al la dua Ateliero pri Beletra Kreivo, kiu disvolviĝos jarfine ĉe Kultura Centro Esperantista, kunlabore kun Feminisma Esperanta Movado kaj sub la aŭspicio de la Esperanta PEN.

La duan Atelieron, same kiel la unuan, gvidas Giorgio Silfer, kiu ĉi-semajne komencos la perkorespondan preparon. Se la unua Ateliero estis principe orientita al la proza verkado, la dua enfokusiĝos precipe al la poezia, kun atento ankaŭ al kantoj. La gvidanto konsideras ankaŭ la poetikon esprimitan de la rondo de la Kompaso, kiu formiĝis okaze de la unua Ateliero.

La dua Ateliero pri Beletra Kreivo jarfine en Svislando sekvos la jam sukcesan skemon, kun komuna laboro matene kaj individua kreado posttagmeze. La disĉiplinoj povas alporti ankaŭ pli fruajn kreaĵojn kaj plu labori super ili. Vespere oni spektas interesajn filmojn, utilajn por la literatura preparo de la atelieraninoj.

“Ĉi tiu aranĝo estas unikaĵo en la tuta Esperantio, ankaŭ historie” komentarias Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM “La alianco inter feminismo kaj literaturo, same kiel tiu inter feminismo kaj pacifismo, estas karakteriza por la esperantistinoj, kaj mi ĝojas ke la medio de la Esperanta Civito faras tiel multe por la virinoj” konkludas la Vickonsulo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.