Ekas OSIEK-konferenco en Kondoros

HeKo 397 1-A, 19 jul 09

Ekas hodiaŭ Internacia Esperanto-Konferenco en Kondoros, urbeto en la fora hungara provinco, verŝajne elektita ĉar ie proksime loĝas familiano de Eŭgeno de Zilah.

La ĉeftemon “Humura literaturo en esperanto” pritraktos kelkaj prelegantoj, el kiuj nur unu (Jacques Le Puil) prelegos eĉ tri fojojn: fakte preskaŭ ĉiumatene, ĉar kiam ne parolos li, parolos lia edzino, Armelle Lequint.

Miriga estas ankaŭ la foresto, en la konferenca programo, de konataj hungaraj intelektuloj: nur László Tóth kaj Paŭlo Kozsuch prelegos. Aliaj kontribuantoj estos David Kelso, Jozef Dörr, Franz Georg kaj Rita Rössler, Pol Denis. Mankas prelego de Eŭgeno de Zilah mem, la iniciatinto de IEK.

(fonto: HEA)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.