La dua akademia jaro de Esplora Instituto de Esperantologio komenciĝis en Ĉaŭdefono per la semajno en fizika ĉeesto de la kurso pri la esperanta literaturo, gvidata de d-ro Giorgio Silfer; la kurso enhavas institucian kaj monografian partojn: la unua dediĉita al la literaturhistorio, la dua al la teatro de niaj ĉefaj aŭtoroj.
La docento traktis la dramarton de Baghy, Boulton kaj Silfer, sed ankaŭ dediĉis atenton al la unusola vera teatraĵo de Sándor Szathmári, Budapesta ekzameno. La studentoj spektas ankaŭ filmojn kun dramoj el diversaj aŭtoroj, ankaŭ aŭskultas radiodramojn, kiujn ili analizas kaj komentarias.
Atenton oni dediĉas ankaŭ al la teatra terminologio. danke al terminaro komencita, sed nur duone finita, fare de Georges Lagrange.
Profundigo de la unua periodo reliefigas ke esperanto, danke al la traduka literaturo, funkciis kiel ponto al slavaj ĉefverko, precipe la pola kaj la rusa. Paradokse, la literaturo en Lingvo Internacia ne estas internacia, sed favoras la konon pri difinitaj partoj de Eŭropo, precipe la mezorienta.