Ekis la Esperantologia Fakultato

HeKo 399 6-B, 11 aug 09

Ekde hieraŭ, dum tuta semajno, matene kaj posttagmeze, kvin diligentuloj partoprenas en la Esperantologia Fakultato ĉe Kultura Centro Esperantista. Iliaj eduklingvoj estas respektive franca, germana, kroata, pola.

La ĉi-jaran lekciaron gvidas gec-anoj Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Giorgio Silfer. En la literatura parto, prof. Silfer prezentas nian literaturhistorion, kaj d-ino Martinelli pritraktas monografie “La infanan rason” de William Auld. En la historiografia parto, la monografia kurso estas dediĉita al Ivo Lapenna, aldone lekcios mag. Nilsson. Okazas ankaŭ trejnado pri lingvotestado.

La semajno finiĝos la 16an de aŭgusto, per lingvotesta sesio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.