Ekis hodiaŭ la telematika kurso pri konstitucia juro, gvidata de c-ano Giacomo Comincini kaj rezervita al la kadroj de la Esperanta Civito, sub la aŭspicio de Esplora Instituto de Esperantologio; la kurso daŭros ĝis 26 junio 2026 per dek lekcioj; ĝi enkadriĝus en la estonta katedro pri historio kaj sociologio de la esperanta popolo.
La docento referencis al la doktrino de Hans Kelsen, kiu distingas inter Grundnorm, konstitucio, leĝoj, dunivelaj normoj: en la kazo de la Civito, Grundnorm estas la Pakto lanĉita 10 aŭgusto 1998. El tio sekvas la prioritata graveco de la establoj, tiel ke en sia federisma strukturo la konsorcio garantias aŭtonomion; tamen ĝi ne glitas de federacio al konfederacio, ĉar la aŭtonomion mildigas la mutualeco.
La gravecon de la paktintaj establoj markas ankaŭ la atribuo de du privilegioj al la Forumo: la elektoj al la Kortumo, nome la justica povo, kaj la validigo de la balotrezultoj por la Senato. Krome la tendenco adjudiki specifajn taskojn al paktinto anstataŭ propra Civita instanco: ekzemple al KCE rilate al la lingvotesta sistemo.