Ekstereŭropa aktiveco de la Konsulo, decembro-marto

HeKo 694 7-C, 5 nov 18

La Konsulo vojaĝos al Afriko meze de decembro 2018 kaj tie restos dum tri semajnoj, zorgante pri diversaj projektoj, interalie: a) la klerigo de Civitaj kadroj en la regiono de la grandaj lagoj; b) la starigo de la unua esperanto-teatro en Afriko; c) la efektivigo de la Tanganika Esperanto-Domo. Krome li prezidos parlamentan sesion de la Esperanta Civito. Lin akompanos kaj helpos c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri informado.

Reveninte al Eŭropo, meze de januaro c-ano Giorgio Silfer vojaĝos al Norda kaj Centra Ameriko, kie li zorgos pri aliaj projektoj, specife la diskonigo de la esperanta literaturo kaj la lingva biodiverseco, kadre de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj (al kiu “Literatura Foiro” dediĉos siajn kovropaĝojn en 2019). Lia restado en Ameriko daŭros du plenajn monatojn, kaj lin akompanos la edzino, same kiel por Afriko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.