El Strasburgo aprezo pri nia kontribuo

HeKo 787 6-B, 10 maj 22

“KCE taksas la rezulton tute bona kaj impresa, eĉ por helpi en la solvo de interkulturaj demandoj. Ekzemple, la enkonduko de “gestures” (p. 16): tre grava, ĉar samaj gestoj ne signifas same en alia socio. Aŭ la eblo uzi vehiklan lingvon (p. 13). Kongrue al la praktikaj celoj de LLAT, mi konsentas eviti miskompreneblajn neologismojn kiel “translanguaging”.

Tiel skribis c-ano Giorgio Silfer al la kunordiganto de LASLLIAM-komisiono, ĉe la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, kiu respondis: “Many thanks for your feedback and for the contribution of KCE, that is a positive constant in all the LAMI activities, especially thanks to the support from you and Lorena Bellotti”.

En la fina raporto pri lingva testado al (duon)analfabetaj mislokitoj estas klare legeble ke ĝin kunredaktis la reprezentantoj de ĉi tiuj lingvoj: ĉeĥa, angla, esperanto, germana, greka, itala, norvega, portugala, slovena. Nian lingvon reprezentis ekskluzive KCE, sola lernejo en Svislando kiu aktive membras en la Asocio de Lingvo-Testistoj Eŭropaj, kaj sola esperantista establo aktiva en ALTE-instancoj.

En tiu kunteksto, laŭ komisio de la Esperanta Civito (direktivo Muehlemann, 2006), KCE aplikas la Komunan Eŭropan Framon de Referenco en sia kompleteco (UEA havas nur tri el ses niveloj). Konsilio de Eŭropo mem agnoskis la valoron de KCE, financante dufoje la servojn de nia lernejo. Meze de junio la dokumento estos oficiale prezentita en Strasburgo, en ĉeesto de d-ino Bellotti kaj prof. Silfer por la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.