Elektoj por la Kongreso de la Popoloj

HeKo 414 6-A, 29 dec 09

La plej supra instanco de la anarkomondialismo, la Kongreso de la Popoloj, estas de nun trione renovigebla ĉiun trian jaron, po dek kvin delegitoj. Detaloj pri la kandidatiĝoj situas en la retpaĝoj de RECIM, la mondcivitana registro.

La Kongreso de la Popoloj ne funkcias kiel parlamento, sed kiel societa asembleo. Tial ne ekzistas kandidatlistoj kuplitaj al politikaj kaj organizaj programoj, sed nur unuopaj kandidatiĝoj. Aldone, oni ne voĉdonas laŭ diversaj (landaj aŭ regionaj) balotejoj, sed rekte kaj perkoresponde ĉe la centra oficejo en Parizo. Kaj dum en parlamento nur la elektitoj ĵuras, en la Kongreso de la Popoloj ĵuras jam ĉiuj kandidatoj. Jen la formulo de la ĵuro:

Kiel civitano konscia pri miaj respondecoj ne nur al miaj samlandaj kuncivitanoj, sed ankaŭ al la loĝantoj de la tuta tero, mi faras la jenajn promesojn:
Mi promesas regule partopreni en la aktivecoj de Kongreso de la Popoloj kaj plenumi la respondecojn kaj mandatojn, kiuj estos konfiditaj al mi.
Mi promesas neniam privilegii mian apartan intereson aŭ tiun de la nacio, al kiu mi apartenas, aŭ de alia homa grupo, kontraŭ la tuta homaro.
Mi promesas ne uzi mian apartenon al la Kongreso de la Popoloj por favorigi landajn politikajn luktojn kontraŭajn al la tutmondismaj celoj, aŭ uzi ĝin en la lukto inter ideologioj alimaniere ol en debata formo, kaj antaŭenpuŝi la homan intereson.
Mi deklaras konsenti pri la Reglamento de Kongreso de la Popoloj kaj mi promesas neniam scivole prezenti proponojn, kiuj riskus estigi militajn aŭ perfortajn agojn, kiuj malrespektus la homajn rajtojn kaj la celojn de Kongreso de la Popoloj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.