Embargo pri la eksa IEI-direktoro

HeKo 418 2-A, 12 jan 10

Fine venis oficiala komuniko de Internacia Esperanto-Instituto en Hago pri la kazo Atilio Orellana. Ĝi tekstas jene:

“Ekde la 6a de oktobro 2009 Atilio Orellana Rojas ne plu laboras por IEI kaj li estas forlasinta la Andreo-Cseh-Domon en Riouwstraat 172, Hago. Neniun taskon rilate al IEI ekde tiu dato li rajtas plenumi: i.a. kursoj, seminarioj kaj ekzamenado en la nomo de aŭ sub aŭspicio de Internacia Esperanto-Instituto. Aliaj transprenos tiujn taskojn.”

Laŭ la (de HeKo emfazita) frazo, temas ne nur pri maldungo, sed pri efektiva embargo. Kio nerekte konfirmas la respondecon pri la okazinta fraŭdo.

La paktintaj establoj, de Togolando ĝis Meksiko, de Svislando ĝis Nepalo, bonvolu atenti pri la supra komuniko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.