En decembro 2019 la renovigo de la Senato

HeKo 710 1-C, 27 maj 19

Konsultinte la senatajn grupestrojn kaj ricevinte la favoran opinion de la Kapitulo, la Konsulo proponis al la Senato la ĉesigon de la nuna mandato kaj la kunvokon de la elektoj por la Zamenhofa Tago 2019 (dimanĉo). Kaj la majoritato kaj la opozicio aprobis la proponon.

“La konstitucia prioritato de la Vickonsulo kiu anstataŭas demisiintan aŭ mortintan Konsulon estas la kunvoko de la elektoj. Pasis jaro kaj duono, la partioj deklaris sin pretaj, ne estas kialo por prokrasti” klarigis sen. Giorgio Silfer al la geparlamentanoj de la Esperanta Civito, kunsidantaj en la konsiliejo de la urbodomo de Salò, 24 majo 2019.

La “preteco de la partioj” estas interpretebla kiel ekzisto de ĉefkandidatoj por ambaŭ listoj. La Verdanoj jam kreis sian KoKuSon (Komitaton Kunordigan kaj Subtenan), kiu konsistas el gec-anoj Lorena Bellotti, Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer: neniu el ili tri estos ĉefkandidato.

Sekve de respondo al la interogacio de forumano Nshimirimana, la Konsulo proponis enketan referendumon pri la eventuala aŭtomata aliĝo de ĉiu juna civitano al TEJO, en la individua kategorio “Amiko de Esperanto” (senpaga). Dua sondado koncernos la adopton de Civita saluto, laŭ decido jam alprenita en Stokholmo, 2016. Ambau demandoj estos respondeblaj samtempe kiel la renovigo de la Senato.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.