La ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro estas kunvokita al Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, por 12 februaro 2025 je 17h00, kadre de la kutima monata renkonto aŭ Verda Ĵaŭdo, sub la prezido de c-ano Carlos Spinola, vicprezidanto.
La tagordo inkluzivas la pritrakton de la raportoj kaj la rilatojn kun la tegmentaj organizoj. Pro la demisio de s-ro Juan García del Río antaŭtempe el la prezida mandato, la Asembleo elektos novan prezidanton, sen la bezono renovigi la tutan Komitaton.
Apartan atenton ricevos du, parte novaj projektoj, ambaŭ lokitaj en Malago, kvankam kun transnacia horizonto: unu el ili estas NaturAmika KulturSemajno en Esperanto en oktobro 2026, alia povus havi ankaŭ konsorcian dimension; en ĉi-lasta kazo, necesos ankaŭ la opinio de la Esperanta Civito, kies Konsulo, Vickonsulo kaj pluraj geparlamentanoj individue membras en ENa.
Aldonu komenton