En Hungario interesa konferenco pri lingvotestado

HeKo 892 1-B, 6 nov 25

Disvolviĝas en Kvinkirko (Hungario) la 63a konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kiun Kultura Centro Esperantista partoprenas kiel reprezentanto de esperanto, la sola ekzamena lingvocentro kie oni testadas pri ĉiuj niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR): KCE membras en ALTE laŭ delego de la Esperanta Civito, konforme al direktivo Mühlemann.

Kiel KCE-delegito mi aŭdis interesajn novaĵojn. Ekzemple, pli kaj pli perdas kredindon la lingvoinstruado laŭ rekta metodo, kiun pri esperanto enkondukis Andreo Ĉe, kaj pri aliaj lingvoj Berlitz. Statistika esploro ŝajnas pruvi ke nur turklingvaj enmigrintoj preferas neniam uzi sian delingvon por akiri la allingvon. La fokuso irus al la deziro gardi la lingvan identecon de la enmigrinto, prefere ol asimile modifi ties identecon. 

Alia rimarko koncernas la distingon (jam realan per LTSEC, nia lingvotesta sistemo) inter C1 kiel nivelo ne inkluzivanta kreivon, kaj C2 testanta kreivon.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

— c-ano Giorgio Silfer

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.