En INALI pri la lingva situacio de Afriko

HeKo 725 9-B, 10 jan 20

Kiel Ameriko, ankaŭ Afriko estis koloniigita de subjektoj kiuj eksportis siajn lingvojn kaj religiojn. Tamen la situacio de la indiĝenaj lingvoj estas tre malsama en la du kontinentoj. Kio okazas kaj okazos en la nigra kontinento? Analizon kaj perspektivon faros prof. Giorgio Silfer, dum renkonto kun la stabo de Instituto Nacia de Lingvoj Indiĝenaj en Meksikurbo, 20 januaro 2020.

La prelegon de c-ano Silfer pri “La lingva situacio de Afriko” enkondukos mag. Nicandro Gonzalez Peña, esplordirektoro ĉe INALI. Aŭspicias Dialogo, societo por lingvaj rajtoj kaj biodiverseco.

Verkisto kaj publicisto, instruisto kaj organiza konsilisto, la prelegonto vizitis unuafoje Afrikon antaŭ kvindek jaroj, kiel membro de la itala delegacio en la mondkongreso de la Internacia Ligo de Instruado, Edukado kaj Popolkulturo, en Dakaro (Senegalio). Ekde tiam li flegadis rilatojn de amikeco kaj de intereso kultura kaj socia, ofte revenante por formadi kadrojn kaj instruistojn.

En 2018 Giorgio Silfer verkis la unuan dramon originale en esperanto tute dediĉitan al la afrika medio: Mira, Jusefo kaj la gardeloj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.