En la ciklonkerno la hungara diplomfabriko

HeKo 542 3-A, 23 okt 13

La hungara polico enketas pri defraŭdo rilate diplomojn disdonitajn de ITK, la instituto kies esperantista partnero (kvazaŭ eksterlanda giĉeto, organizita de d-ro Renato Corsetti kaj d-ino Katalin Kováts) estas Universala Esperanto-Asocio, laŭ specifa kontrakto.

Laŭ la enketo, pri kiu parolas la hungarlingva gazetaro, koruptita funkciulo interna al la instituto (jure memstara societo kun limigita respondeco, posedata de ELTE-universitato) dum la lastaj jaroj liveris al miloj da ekzamenotoj la testosolvojn antaŭ la lingvotestado mem. La plej oftaj klientoj de tiu (neesperantista) funkciulo estis policistoj, kaj la defraŭdo koncernis precipe kvar lingvojn: angla, germana, roŭma kaj esperanta.

La hungara gazetaro informas, ke la defraŭda mekanismo estis bone elpensita. Ĝi koncernis precipe la skriban parton de la ekzamenoj, kiu (spite al la Komuna Eŭropa Framo de Referenco) ĉe ITK kaj ĉe UEA okazas kiel unua.

Nuntempe la responsaj pri la esperanto-lingvotestado ĉe ITK estas s-inoj Márta Kovács kaj Palma Csiszár.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.