En Latvio la simpozio pri homaranismo

HeKo 623 5-C, 23 nov 16

Helpe de sia norda legacio la Esperanta Civito planis en Upsalo transnacian simpozion pri homaranismo, okaze de la centa datreveno de la forpaso de la Majstro. Pro diversaj malfacilaj cirkonstancoj, la simpozio estas definitive translokita al Latvio, komence de julio 2017, koincide kun la 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, tempe kaj loke.

La ĉeftemo de la simpozio restas la anoncita: “La homaranisma elano en la nuntempaj religioj”. La tagordo kaj la loĝiga servo devos kongrui kun tiuj de la 43a BET. La detala programo estos diskonigita tuj antaŭ printempo 2017.

Pri la partopreno kiel preleganto kaj pri aliaj projektoj subteneblaj de la Civito validas la kondiĉoj jam anoncitaj.

(Giorgio Silfer, vickonsulo kun delego pri kulturaj aferoj)

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.