En Madagaskaro rekorda instruado senprecedenca

HeKo 621 6-B, 6 nov 16

La internacia lingvo disvastiĝas en madagaskaraj lernejoj: la privata gimnazio Bouba estas la unua akceptinta esperanto-instruadon, en duagradaj klasoj. Ĝia direktorino parolas ĝin kaj kuraĝigas la geknabojn al lernado: nun ili estas pli ol ducento.

Tiu lernejo disponigas ankaŭ vastan ĉambron al la Internacia Esperanto-Centro kaj al la klubo “Brilanta Suno”, gvidataj de c-ano Désiré Rabevazaha. Helpo estas bonvena de eksterlande.

C-ano Rabevazaha kandidatas en la Verda Listo al la Senato de la Esperanta Civito. Lia espero estas pli kaj pli ligi la aktivecon en Madagaskaro al kontaktoj kun eksterlando.

(HeKo 621 6-B, 6 nov 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.