En Milano meze de aprilo la Asembleo de IIC

HeKo 862 6-B, 26 jan 25

La Ĝenerala Asembleo de Itala Interlingvistika Centro okazos en Milano, en la tesalono de fama konfitejo, ekde tagmezo de 16 aprilo 2025, tuj post lunĉo honore al la smeralda jubileo de IIC, fondita en Milano antaŭ kvardek jaroj.

Funkcianta ĝis nun kiel itala filio de LF-koop, ĝi estas samaĝa kiel Societo Yvonne Martinot, kiu funkciis kiel franca filio ĝis 1998. La asocion prezidis laŭvice Marco Picasso, Enrico Beltramini, Tiziana Rogora, Giorgio Silfer (kies mandato ĉesos en 2026). 

Dum sia longa ekzisto ĝi eldonadis gazeton “Lingua Verde”, pri la atingoj de la esperanta kulturo, iniciatis kursojn pri planlingvistiko kadre de la aktiveco de la Milana Civito, eldonis kelkajn broŝurojn, apogis la kurson pri esperantologio en la universitato de Torino, kreis bibliotekojn en Milana universitatp kaj aliloke. organizis seminariojn diversloke en Lombardio. En la Forumo de la Esperanta Civito IIC estas reprezentata de c-ino Cristina Stefani.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.