En oktobro Senata sesio en Andaluzio

HeKo 502 7-C, 4 apr 12

La eniranta Konsulino anoncas ke certe meze de oktobro 2012 okazos ordinara sesio de la Senato de la Esperanta Civito, koincide kun la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Andaluzio.

Tiurilate la gesenatanoj rezidantaj ekster Eŭropo povas jam ekprepari sian vojaĝon, kiel efektive faras sen. Riichi Karibe el Japanio. Estas atendataj geparlamentanoj ankaŭ el Meksiko kaj el Afriko.

Eblas, ke la Konsulino kunvokos ankaŭ la Forumon, sed pri tio ŝi decidos poste, surbaze de la aliĝpetoj al la Pakto (pri kiuj decidas nur la Forumo), kaj de la eventualaj direktivoproponoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.