ENa aktivis en la naturamika jarkonferenco

HeKo 718 8-B, 28 sep 19

Esperanta Naturamikaro partoprenis en la jarkonferenco de Naturfreunde International hodiaŭ en Heilbronn (Germanio), pere de sia delegito, c-ano Giorgio Silfer.

La ĉefaj punktoj en la tagordo estis la financa situacio kaj la preparo de la 125-jara jubileo de la organizo, celebrota per aparta eventaro en Vieno, koincide kun la internacia kongreso.

Post jaroj da struktura deficito NFI fermis la lastan spezkalkulon en ekvilibro, kun eĉ tre modesta profito. Tio eblis malgraŭ la drasta malaltigo (duonigo) de la kontribuoj el la landaj federacioj, inkluzive de ENa (kiu reprezentas Hispanion kaj Esperantion). La plej gravaj rimedoj por tiu pozitiva atingo estis la rezigno pri plurlingvismo (favore al la angla, kvankam anglosaksaj landoj kune konsistigas eĉ ne unu procenton de la individua membraro) kaj la rezigno pri propra sidejo (granda luita apartamento en Vieno) favore al gastado ĉe la forta aŭstra federacio.

La sinkanta Asocio en Roterdamo bedaŭrinde ne povus eluzi tiujn du rimedojn, ĉar unulingvismo jam estas la normo, kaj neniu landa asocio posedas tiel grandan sidejon por gastigi ankaŭ la Universalan: necesus instaliĝi en parto de Greziljono, aŭ okupi la apenaŭ uzatan Kvinpetalon; sed neniu el ili (cetere ankaŭ ne la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono) referencas al UEA.

Esperanta Naturamikaro partoprenos en la jubileo per propra iniciato, se tre baldaŭa prospektorado donos pozitivan rezulton.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.