ENa ne partoprenas en la NFI-konferenco

HeKo 615 8-B, 24 sep 16

Ĉi-semajnfine disvolviĝas la jara Konferenco de Naturamika Internacio (NFI), apud Bielefeld en Germanio. La Konferenco estas la plej grava kunveno inter du mondkongresoj. Ĝi arigas la prezidantojn de la diversaj federacioj kaj/aŭ ties delegitojn.

Pasintjare dum la mondkongreso en Olomouc la etoso ne estis ĉiam serena, precipe pro la strategia diverĝo inter la germana kaj la aŭstra delegacioj. La evoluo de la administracio dum la lastaj dek unu monatoj ne serenigis la ĉielon.

NFI situas pli for ol la esperantlingvaj neregistaraj organizoj (unuavice TEJO) rilate al la taktiko de subvenciakirado. Unuflanke, NFI jam eniris la fazon kiam oni ricevas malpli da subvencioj ol bezonate; aliflanke, oni jam komprenas ke la subvenciakirado kuntrenas riskojn kaj danĝerojn, kiel konflikton de interesoj kaj malversacion.

Esperanta Naturamikaro decidis ne partopreni en la Konferenco, ĉar
a) la nuna statuso ne donas ankoraŭ plenan voĉrajton; kial do partumi respondecon?
b) la aktiveco de ENa, specife la proponoj post la seminario pri naturamikaj domoj kaj disponeblo por NFI de oficejo en Bruselo, ne ricevis adekvatan atenton;
c) la financa situacio en Vieno bezonas ankoraŭ klarigon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.