ENa: verda futuro per nigraj ciferoj

HeKo 861 9-B, 19 jan 25

La kontoj de Esperanta Naturamikaro pri 2024 montras profiton de 1.401 eŭroj, kiuj reduktis la deficiton en la bilanco ĝis 2.200 eŭroj. La bona rezulto dependas nek de subvencioj (nulaj) nek de donacoj (preskaŭ nulaj) sed de asociaj kotizoj, luoj de privatuloj en la naturamika Esperanto-Domo, NAKSE. 

Se al ĉi-lasta oni aldonas la baldaŭan Andaluzan Esperanto-Rendevuon, oni rajtas supozi ke la bilanco komplete saniĝos ene de du jaroj maksimume. Konsekvence, laŭ konsilo de la revizoro, ENa rezignis pri la pruntopeto al fondumo Pro Esperanto, kies ŝanco eblis dum la pasinta jaro. 

La Asembleo de ENa estas kunvokita por 31 marto 2025 fine de la posttagmezo en Malago: tiam ĝi aprobos la financan raporton kaj interalie ratifos interŝanĝon de oficoj en la Komitato, kie c-ano Carlos Spinola transprenos la vicprezidon el sen. Perla Martinelli, restonta kiel komitatanino.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.