Entuziasmo kaj fascino karakterizis la starton de la dua semestro pri historio de la esperanta literaturo, gvidata de prof. Giorgio Silfer. La unua lekcio traktis nian literaturon en komparo kun aliaj eŭropaj, specife pri la politika simpatio de diversaj beletraj skoloj ankaŭ alilingvaj. La profundan analizon konkludis laŭtlegado de poemoj el Baghy, Kalocsay kaj Deij, post kiuj la kursanoj kaj la docento, profitante la proksimon de la Naturamika Esperanto-Domo kaj la maro, rendevuis ĉe tipa fiŝa restoracio apud la plaĝo.
Dum la posttagmezo okazis kurso pri esperanto por komencantoj, kiu rapide evoluis al formo de konversacia kurso kiam la partoprenantoj rimarkis la facilon esprimiĝi pere de nia lingvo.
La komencon de ambaŭ kursoj akompanis bela suna vetero, eĉ milde varma, post pli ol semajno da konstantaj pluvegoj kiuj trafis la tutan Andaluzion kaj la okcidentan parton de Norda Afriko.