Esperanta literaturo: retrokuploj post la kursofino

HeKo 915 4-B, 19 jul 26

La 20an de julio 2026 konkludiĝis la dua kaj lasta semestro de kurso pri la esperanta literaturo startinta en somero 2025. La lekcioj (ne lecionoj, laŭ leksika elekto de la docento prof. Giorgio Silfer) disvolviĝis unu fojon semajne en virtualo kaj du fojojn jare ĉeeste, dum du tutsemajnaj intensivaj kursoj ĉe la Helvetia Esperanto-Domo en La Chaux-de-Fonds, Svislando, kaj ĉe la Naturamika Esperanto-Domo en Málaga, Hispanio. La du semestroj okazis eksperimente kaj senpage kadre de Esplora Instituto de Esperantologio (EIE), establo registrita ĉe la Skandinava Esperanto-Domo en Lesjöfors, Svedio, kaj kie antaŭvideble okazos dum la venontaj jaroj la ceteraj kursoj.

La kurso traktis la esperantan literaturon kiel tuton kaj en komparo kun aliaj eŭropaj tradicioj. La sinsekvo de la ses literaturaj periodoj de nia literaturhistorio laŭis la apartigon de Historio de la esperanta literaturo (Minnaja/Silfer, 2015): 1887-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970, 1970-1993, 1993-2023. Mi kolektis kelkajn reagojn de la studentoj partoprenintaj la du semestrojn:

Mi ne kredis, ke literatura kurso en esperanto… pri esperanto, povus pensigi min pri Pessoa aŭ Ŝekspiro. Silfer instruas ne nur nian literaturon, sed komparas ĝin al aliaj, kaj tio ŝanĝas la manieron per kiu oni legas niajn aŭtorojn.

La semajno en Malago estis intensa, preskaŭ laciga, sed necesa: ĝi kreis grupon. Danke al tio eblis dum la postaj monatoj alfronti kune plurajn kompleksajn temojn… Tiu grupo igis tion ebla.

Mi memoros la tagmanĝon ĉe la plaĝo en Malago pli ol kelkaj filologiaj detaloj. Ĝuste tie mi plene komprenis ke la valoro de esperanto ne estas en la lingvo mem, sed en la komunumo kiun ĝi kreas, kaj tio igis min pli profunde aprezi ĝian literaturon.

La materialo por studi abundas, eĉ troas foje, ne nur sur papero: la lekcioj pri Kalocsay kaj Szathmari postulas solidan kompetenton ankaŭ pri la hungara literaturo. Bonŝance oni alfrontis ĝisfunde ĉiujn ĉi temojn, sed malgraŭ tio restas la sento, ke io eskapis, ke oni ne povas reteni ĉion ĉe si. Mi taksis min jam je alta nivelo pri la lingvo, sed montriĝis ke esperanto estas multe pli riĉa ol mi supozis, kaj dum la tuta kurso mia plej fidinda konsultanto apud “Historio de la esperanta literaturo” estis “Plena Ilustrita Vortaro”.

La programo de EIE por 2026/2027 ne nur ripetos la kurson pri literaturo, ĉi-foje kun institucia apud monografia parto, sed riĉiĝos ankaŭ per kurso pri esperanta lingvistiko gvidata de prof. Ilona Koutny, okazonta aleste en La Chaux-de-Fonds (18-22 aŭgusto 2026).

— Alessio Giordano
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.