Esperanta Naturamikaro asembleos en Italio

HeKo 704 1-B, 22 mar 19

La Komitato de Esperanta Naturamikaro prokrastis la Asembleon de la societo ĝis la 23a de majo 2019, vespere, en Salò (Italio). La prokrasto ebligas la partoprenon de pluraj eksterlandaj (nehispanaj) membroj de ENa.

La tagordo restas la sama, sed eble aldoniĝos ero pri la Komitato mem, pro eventuala rotacio de internaj oficoj, specife la elekto de nova sekretario (ĝis nun c-ino Perla Martinelli).

Dum la sama semajno okazos ekskursaro ĉe la Garda Lago, kadre de naturamika aranĝo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.