Hodiaŭ disvolviĝis en Malago la ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro, dulingva federacio (esperanta kaj kastilia) de Naturfreunde Internationale por Hispanio: fakte la Asembleo okazis ekskluzive en esperanto, sub la prezido de c-ano Carlos Spinola, ĉar esperantlingva estas la kerno de la asocio, kaj partoprenis naturamikoj el tri malsamaj landoj.
La Asembleo ĝoje konstatis ke la negativa saldo en la banka konto, je 3.600 eŭroj fine de 2023 kaj 2.200 eŭroj fine de 2024, praktike nuliĝis fine de 2025, precipe danke al la renkonta aktiveco: tria Naturamika Kultursemajno en oktobro 2024 kaj unua Andaluza Esperanto-Rendevuo en marto 2025. Ankaŭ la prokrasto de la 4a NAKSE, evitante deficiton, helpis al la praktike pozitiva rezulto. La financa stato restas tamen gracila, kvankam esperigas la plimultiĝo de aktivuloj kaj la partoprenoj en NAKSE 2026. Aparte dankindaj estas La Formiketoj (NAKSE-teamo), sub la gvido de c-ino Manuela Blanco.
Fondiĝis balta sekcio, kiu okupiĝos pri naturamika aktiveco en baltaj landoj, inkluzive de Baltiaj Esperanto-Tagoj en Estonio kaj de la gastiga dimensio de la Skandinava Esperanto-Domo, laŭ kontrakto subskribota de ENa kaj de la posedanto (ne proprietulo) Esplora Instituto de Esperantologio.
La Asembleo esprimis aprezon pri speciala projekto liverita al la urbestro de Malago nome de la Esperanta Civito kaj nomumis c-anon Giorgio Silfer delegito kaj c-anon Alessio Giordano vicdelegito ĉe la venonta Kongreso de NFI. Samtempe ĝi decidis ne peti progreson de la statuso de B-membro al A-membro.