Esperanta PEN-Centro asembleis en Svislando

HeKo 571 8-B, 4 mar 15

Esperanta PEN-Centro havis sian ordinaran Asembleon ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, 2 marto 2015, sub la prezido de c-ano Bertil Nilsson. Inkluzive de du delegoj, ĉeestis sep el la dudek unu membroj.

La Asembleo konstatis la grandan aktivecon en 2014: partopreno de du delegitoj (Zelazny kaj Macconi) en la mondkongreso okazinta en Kirgizio; partopreno en la konferencoj de la PEN-Komitatoj por paco (Silfer), tradukarto kaj lingvaj rajtoj (Martinelli kaj Silfer), verkistoj en prizono (Macconi); seminario pri esperantismo kaj okcitanismo en aŭgusto (kunlaboris KCE); kolokvo pri tradukarto en oktobro (kunlaboris ENa); naŭ literaturaj kafejoj en Budapeŝto (kunlaboris FAR).

Legu pli en “Literatura Foiro”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.