Esperanta PEN malfermita eksteren

HeKo 503 9-B, 15 apr 12

En 2013 Esperanta PEN-Centro modifos sian statuton: la membraro konsistos el du kategorioj — ordinaraj kaj korespondantaj societanoj. Tio ebligos al la kreskanta nombro da PEN-anoj kiuj forlasas la respektivajn centrojn aliĝi al centro kies literaturan lingvon ili ne parolas, aŭ aliĝi samtempe kaj al la esperanta kaj al alilingva. Nur la ordinaraj membroj rajtos voĉdoni en la asembleo, sed la korespondantaj povos reprezenti nian Centron en la komitatoj kaj kunvenoj de PEN Internacia. La ordinaraj membroj verkas kaj publikigas en esperanto.

Tion decidis proponi la Asembleo de la Esperanta PEN, kunveninta hodiaŭ en la Esperanto-Domo de KCE, kun la sekretariado de sen. Ljubomir Trifonĉovski. La Asembleo ankaŭ ratifis la strategiajn punktojn aprobitajn de la Komitato, dum sia kunveno larĝigita al la membraro la pasintan aŭguston.

La Asembleo konstatis kun ĝojo la sukcesan partoprenon de niaj delegacioj en la konferenco de Bledo kaj en la mondkongreso de Belgrado, pasintjare, kaj la kreskon de la membronombro.

Estis pritraktata la konjunkturo interna al PEN Internacia, kaj sen. Giorgio Silfer estis komisiita sondi la eblecojn kunvoki al Svislando Eŭropan PEN-Konferencon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.