La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) kunsidos 9 novembro 2025 en Belinzono, kie rezidas la honora prezidanto de la kooperativo, d-ro Tazio Carlevaro: ĉefa temo estos la situacio de la produktado, kie anonciĝas interalie nova produkto, nome relanĉo de “Esperanta Sogazeto” (ESG) en 2026, sed kiel podkasto.
ESG estis tre sukcesa dum la lastaj du jardekoj de la pasinta jarcento, kiel parola kaj muzika periodaĵo: entute LF-koop produktis dek du numerojn, en formo de tuthora kasedo. Ĉi tiu iniciato, anticipanta pli modernan radiofonion, renaskiĝos kiel privata radio, interalie utiligante rarajn sondokumentojn kiuj en ĉi tiu jarcento stokiĝis en la arkivo de la kooperativo.
En la antaŭa epoko konstantaj parolistoj estis Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer: ili iĝos reaŭskulteblaj, kune kun novaj voĉoj, eĉ el Afriko. Aktualaĵojn liveros ankaŭ la registraĵoj el interesaj aranĝoj, ĉu kongrese ĉu revue ĉu prelege. Multiĝas do la servoj de LF-koop utiligataj konsorcie: post Esperanta Kulturservo, jen Esperanta Songazeto.
Aldonu komenton